
Marvirinstrato by Tim Westover
Urba bestoĝardeno plenas je feniksoj kaj marvirinoj. Stranga ruĝvela ŝipo revenas kun kargo de perditaĵoj. Kantanta arbo trompas la esperojn de spektantoj. Jen bildoj el la novelaro Marvirinstrato, kiu konsistas el 18 noveloj originale verkitaj en Esperanto. La noveloj, kvankam plenaj de fantastaj bestoj kaj okazoj, rakontas pri emocioj kaj spertoj homaj - amo, maturiĝo, feliĉo, perdiĝo, bedaŭro, realigitaj kaj trompitaj revoj. Per bildoj el mondo iom nekutima la aŭtoro respegulas karakterojn de la ĉiutaga vivo. Ankaŭ ne mankas humuro Per vortludo, farso kaj ironio la noveloj evitas troan pezon kaj foje vekas rideton. Tri noveloj ricevis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis, i.a. en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro. Vi povas elshuti la plenan novelaron Marvirinstrato senpage ĉi tie: http: //timwestover.com/marvirinstrato Marvirinstrato de Tim Westover estas havebla sub la Creative Commons Attribution-Noncommercial-No Derivative Works 3.0 United States License. Vi rajtas libere uzi kaj represi la novelojn el tiu ĉi novelaro en via klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno aŭ periodaĵo laŭ la kondiĉoj de la permesilo Creative Commons.| SKU | Unavailable |
| ISBN 13 | 9781439236345 |
| ISBN 10 | 1439236348 |
| Title | Marvirinstrato |
| Author | Tim Westover |
| Condition | Unavailable |
| Binding Type | Paperback |
| Publisher | Booksurge Publishing |
| Year published | 2009-04-20 |
| Number of pages | 212 |
| Cover note | Book picture is for illustrative purposes only, actual binding, cover or edition may vary. |
| Note | Unavailable |